Kunikloj ĉefrolas en pola kampanjo pri naskemo

Ministrejo pri Sano en Pollando ekkonatigis reklamanfilmeton enhavanta kuniklon kiel ĉefrolulo, kadre de kampanjo pri naskemo, kiu instigas la loĝantaron al generado de pli da idoj. Alude al fekundeco, tiu filmeto sugestas, ke la poloj sin inspiru en la kunikloj.

En tiu 30-sekunda anonco, iu kuniklo instruas kiel estigi grandan familion. Sannutrado, korpekzercado kaj malmultstreĉiĝo estas inter la konsiloj de la rakontanto. La bildoj ankaŭ prezentas paron ĉe romantika pikniko.

“Se vi ĉiuj deziras iĝi gepatroj, vi sekvu nian ekzemplon. Mi tute certas pri mia konsilo. Mia patro naskigis 63 idojn”, tion asertas iu kuniklo de la reklamo.

Laŭ informoj de Monda Banko, Pollando havas naskindicon inter la plej malaltaj en Eŭropo, kaj ĝia loĝantaro malpligrandiĝas ekde fino de la 1990-jardeko. En la jaro 2015-a la loĝantaro de Pollando nombris 38 milionojn


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog