Papo Francisko decidis malpermesi la vendadon de cigaredoj en Vatikano

Ĵaŭde la 9-an de novembro la plej alta estro de Katolika Eklezio, nome Papo Francisko, ordonis la malpermeson – ekde 2018 – pri vendado de cigaredoj en Vatikanurbo, pro la sanproblemoj kaŭzataj de ili.

“La kialo simplas: Sankta Seĝo ne povas agi favore al afero, kiu ja trafas la sanon de la homoj”, tion asertis per komunikaĵo Greg Burke, la proparolanto de Vatikano.

“Malgraŭ tio, ke la vendado de cigaredoj al oficistoj kaj emerituloj je malalta prezo konsistas bonan enspezon al Sankta Seĝo, neniu profito praviĝas, se ĝi kostas homajn vivojn”, tion diras la komunikaĵo. Tie la vendejoj estas senimpostaj.

Vatikano havas ĉirkaŭ ses mil oficistoj, kaj ricevas miloj da vizitantoj ĉiutage. Papo Francisko, kiu en juneco estis trafita de sanproblemo ĉe unu pulmo, ne estas fumanto.

En la jaro 2002-a, plifrue ol Itallando, Vatikano aprobis leĝon kontraŭ fumado sur publikaj lokoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog