Filmetoj de virino forigante blokitajn krurharojn furoras ĉe Instagramo

En la socia retejo Instagramo, iu konto kreita pasintmaje – kiu jam havas 140 mil sekvantojn kaj 200 filmetojn, kun vidoj je ĉirkaŭ po 30 mil – estas inter la ĉefaj produktantoj de nova tipo de enhavo kiu furoras ĉe interreto.

Temas pri la profilo “Tweezist”, de sudkorea 35-jaraĝa virino, kiu forigas siajn blokitajn krurharojn, kaj ŝi detale filmas tion cele al afiŝado.

Tiu modo prezenti bildojn pri forigo de blokitaj haroj similas al tiuj pri premo de aknohaŭtoj kaj eĉ kistoj, kies ĉefaj kontoj tiurilate igis famajn kelkaj el la aŭtoroj, kiel ekzemple la usona haŭtkuracisto Sandra Lee, ankaŭ konata kiel doktorino Pimple Popper, kun 3 milionoj da aliĝantoj en ŝia jutubkanalo.

La sudkoreino ne estas kuracisto, ŝi forigas nur siajn blokitajn krurharojn, kaj preferas ne montri siajn nomon kaj vizaĝon. “Mi ne bezonas famiĝi. Mi volas esti konata nur kiel Tweezist. Mi ekpretiĝas por komercadi risortajn pinĉilojn, similaj al tiuj uzataj de mi” tion ŝi diris.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog