Antaŭ 60 jaroj Laika forvojaĝis en spacon

Je la 3-a de novembro 1957 unuafoje iu viva estaĵo lasis la terglobon trafante la kosmon: la hundineto Laika (nedifinita raso) forveturis per la rusa homfarita satelito “Sputnik 2”.

Kadre de la kosmaj aventuroj, tiu kvarpieda pioniro iĝis la unua viktimo, kaj de tiam same okazis al aliaj bestoj kaj homoj laŭlonge de la tempo.

Inter la jaroj 1948-a kaj 1961-a, 48 hundoj, 15 simioj kaj du kunikloj malfermis la vojon al la kosmaj malkovraĵoj, sed 27 el ili mortis pro akcidentoj aŭ neatenditaj cirkonstancoj dum la entreprenadoj.

Laika estis la ununura besto intence sendita al nepra morto for de nia planedo, ĉar en tiu tempo ankoraŭ ne ekzistis sufiĉe da teĥnikoscienco por reveni al la Tero. Grupoj pri bestoprotektado protestis, post sciigo pri la morto de Laika en la spaco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog