Koenigsegg sukcesis superi la rekordon de Bugatti

Lastsabate, la 4-an de novembro, la sveda fabrikanto de sportaŭtomobiloj Koenigsegg anoncis, ke ĝi plialtigis la rekordon pri rapido, koncerne al la kategorio de aŭtomobiloj serie produktitaj.

Ekde la jaro 1968-a, por klasi la modelon de la aŭto, Internacia Federaĵo de la Aŭtomobilo aprobas kiel “serie produktita” tiun havanta minimume 25 identaj unuoj faritaj dum la lastaj 12 monatoj, por regula vendado al privatuloj.

Laŭ Koenigsegg, sia modelo Agera RS, kiu estis kondukita de la provpiloto Niklas Nilja, atingis la rapidon 444,6 km/h (277,9 mph) sur iu aŭtovojo en Pahrump, de la usona subŝtato Nevado.

Tiu 444,6 km/h konsistas mezumon inter du spurtoj faritaj ambaŭdirekte, kongruante kun la regularo de Guinness-Libro de Rekordoj, kiu decidos pri la konformeco de la nova rekordo.

La antaŭa atingo apartenas al Bugatti Veyron Super Sport, kiu je la 4-a de julio 2010 sur la provaŭtodromo de Grupo Volkswagen en Ehra-Lessien (Germanlando), sukcesis 431 km/h (269,3 mph).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog