Maloftaĵo – la gemeloj kiuj ne estas fratoj

Lupatrino (luita patrino, anstataŭiga patrino) estas tiu fekundema virino, kiu naskas infanon por alia persono aŭ paro, portas, vivnutras en sia korpo ilian feton (do, “luas” sian uteron).

Pasintjare en Kalifornio, Usono, ĉina paro kontraktis Jessica Allen kiel lupatrino. Tuj post la akuŝo, dunaskitojn ŝi transdonis al la paro, sed poste ŝi malkovris, ke unu el ili estas gene sia propra ido.

Allen asertas, ke ŝi ne rigardis la infanojn je la akuŝo, okazinta decembre 2016, kaj post kelkaj semajnoj la ĉina paro sendis al ŝi fotojn de la dunaskitoj, kaj ili demandis “Tiuj infanoj ne similas, ĉu?”. “Mi tuj teruriĝis, pripensante: kiamaniere tio okazis?”, tion ŝi diris.

Post DNA-analizo estis konfirmita la patrineco de Allen je unu infano. Do oni malkovris, ke ŝi estis trafita de malofta fenomeno nomata superembriiĝo aŭ superfetiĝo, kiu estas la fekundiĝo de dua ovolo dum graveda periodo.

Resume: post monatoj kaj kadre de juĝaferoj, Allen sukcesis la gardo de la infano, kiu nun estas 10-monataĝa.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog