Televido raportis pri etikaj problemoj je produktado de gumursetoj

La germana firmao Haribo produktas la famajn gumbombonojn kun formo de ursetoj ekde la jaro 1922-a, kaj ĝi dungas pli ol 7 mil homojn ĉe dek landoj. Pasintmonate, per la publika germana televidkanalo ARD, aperis dokumenta filmo, kiu denoncis la malbonajn okazintaĵojn ĉe la produktado de ingrediencoj de tiuj gumursetoj.

La problemoj, laŭ la raporta filmo, koncernas al livero de du produktoj fare de partneraj firmaoj al Haribo. El Brazilo venas vakson de la palmo nomata karnaubo, kies produktado en brazilaj bienoj supoze estas farita de laboristoj submetitaj al kvazaŭa sklava laborado.

La alia ingredienco nedece produktata originas en germanaj bienoj pri bredado de porkoj, norde de la lando, kie la bestoj supoze spertas damaĝojn, laŭ bildoj prezentitaj de grupo pri bestoprotektado. La firmao Westfleisch pritraktas la haŭton de porko, kiu estas aĉetita de la bienoj kaj vendita al la firmao Gelita, kiu fine liveras ĝin al Haribo kiel gelateno.

Lastĵaŭde, la 2-an de novembro, Haribo anoncis, rilate al vakso de karnaubo, ke atendas rezultojn pri enketo mendita al sendependaj juĝoficistoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog