Argentina flughaveno fakiĝos pri brazilaj turistoj

En la ĉirkaŭaĵo de la argentina regurbo situas la internacia flughaveno Ezeiza, kiu jare ricevas dek milionojn da pasaĝeroj, kaj inter ili estas unu miliono el Brazilo. Tiu najbara lando de Argentino situas en la unua pozicio pri uzantoj de la flughaveno, antaŭ Usono (700 mil) kaj Ĉilio (400 mil). Entute la brazilanoj konsistas el 17% de la turistoj kiuj vizitas la hispanparolantan landon.

Kadre de la evento Sud-Amerika Internacia Turisma Foiro, okazinta fine de oktobro en Buenos-Ajreso, la respondeca firmao pri la flughaveno Ezeiza anoncis, ke ĝi iĝos “brazilian-friendly” (brazilema).

Tiamaniere ĉie en tiu flughaveno estos kromaj afiŝtabuloj en la portugala lingvo parolata en Brazilo, krom voĉkomunikaĵoj fare de la sonsistemo, ankaŭ portugallingve, por informi la brazilajn turistojn.

Krome, la tieaj restoracioj ofertos ankaŭ tute brazilajn manĝaĵojn, ekzemple la fromaĝopano. Ankaŭ la aĉetado tie estos pli facile, ĉar la vendejoj akceptos ankaŭ la realon, kiu estas la brazila mono.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog