Gena analizo ebligis malkovrojn pri la plej rezista estaĵo tutmonde

Tardigradoj estas mikroskope etaj, segmentitaj bestetoj, ankaŭ konataj kiel “ursoj el akvo”. Ili kapablas postvivi al radiado, frostiĝo, severa dehidratiĝo, kaj eĉ spaca vakuo.

Laŭ studo publikigita en la sciencorevuo “PLOS Biology”, esploristoj malkodis DNA-on (desoksiribonukleata acido) de du specoj de tardigradoj, kaj ili malkovris la respondecajn genojn pri la post elsekiĝa regenerado de tiuj estaĵoj.

La tardigradoj estas nur 1-milimetra longa, aŭ malpli, kaj ili estas konsiderataj la plej rezistaj estaĵoj de la mondo, kun ŝanco postvivi je preskaŭ ĉiuj kosmaj katastrofoj kiuj trafus la Teron, laŭ esploro farita antaŭnelonge.

Tiuj bestetoj oni trovas ĉe sekiĝeblaj lokoj, kiel marĉoj kaj lagoj. Ili akiris la kapablon rezisti al akra dehidratiĝo, kaj jarojn post reveni al la aktiva vivo, se ili denove kontakti akvon.

Dum sekiĝo, kelkaj genoj de la tardigradoj produktas proteinojn, kiuj anstataŭas mankantan akvon ĉe la ĉeloj. Kiam denove akvon disponeblas, tiam la ĉeloj estos provizataj, dissolvante la proteinojn.

Laŭ la scientistoj kompreni tian denaskan kapablon pri postvivado povos utili al la homaro, ekzemple je tutmonda disdonado de “vivantaj” vakcinoj sen bezono de malvarmigado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog