La robota helpanto de leterportisto

Bad Hersfeld estas urbo en la germana subŝtato Hesio, kaj tie de tri semajnoj estiĝis nova maniero por liveri poŝtaĵojn tra la stratetoj de ĝia malnova zono: per teamo konsistanta el homo kaj robota prototipo, kiu estis alnomita “Postbot”.

La nova “kolego” de la poŝtisto Cindy Rexrodt estas flav-nigr-kolora – la koloroj de la koncerna firmao “Deutsche Post AG”, kiu estas la tutmonde plej granda entrepreno pri poŝto. “Ĝi estas ega mildigo por mi, kaj por mia dorso”, tiel ŝi laŭdis la maŝinon.

Per kvar radoj “Postbot” sekvas “Rexrodt” (35-jaraĝulino) observante distancon je unu metro malantaŭe. Ĝiaj perlumsentiloj nepre celas la kurojn ŝian – ĝiaj mezuroj estis skanitaj kaj konservitaj en la memoro de la roboto, kiu rekonas kaj sekvas nur tiujn.

En tiu eksperimento estas dua funkciulo, kiu per teleregilo pretas reagi al neatenditaj okazoj pri misfunkcio de la poŝta roboto, kiu ĝis nun glate deĵoradis, laŭ asertis la franca firmao kiu respondecas pri tiu teĥnikaĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog