La fora loko kien oni sendas homfaritajn satelitojn por morti

Fine de vivodaŭro de la homfaritaj satelitoj kaj kosmoŝipoj orbitaciantaj ĉirkaŭ la Tero, la plimulto el ili povos reveni, sed kien ili falos?

Tiaj malpli grandaj satelitoj ĝenerale forbruliĝas enirante la atmosferon, sed kelkaj pecoj de tiaj pli grandaj postvivas la froton kaj ili kolizias kun la grundo. Por eviti, ke ili falos sur densloĝata regiono, kutime oni kondukas ilin al areoj ĉe la nomata “oceana poluso de nealirebleco”.

Tiu punkto en la oceano estas la loko plej fora disde ajna teritorio – ĝi situas en suda Pacifiko je ĉirkaŭ 2.700 kilometroj sude de la insularo Pitkarna, ie ĉe “la nenies lando”, inter Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Sud-Ameriko.

En tiu regiono ĉirkaŭ 1.500 km2 de la oceano pli kaj pli iĝas kvazaŭ tombejo pri satelitoj konstruitaj de la homaro. Je la lasta nombrado tie enhavis 260 tiaj aĵoj, la plimulto el Ruslando.

Kuranta plano estas, ke en la venonta jardeko la Internacia Kosmostacio estos malaktivigita kaj kondukita al la “oceana poluso de nealirebleco”. Kun pezo da 450 tunoj ĝia reveno al la Tero certe konsistos spektinda okazintaĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog