14-jaraĝa manekeno mortis pro tro da laboro

Vlada Dzyuba estis 14-jaraĝa rusa manekeno, kaj de tri monatoj ŝi estis laboranta en Ĉinlando, kie ŝi estis trafita de kolapso post intensa laborado dum 13 horoj, kadre de evento pri modo okazinta en la ĉina urbo Ŝanhajo. Laŭ la brita gazeto “Daily Mail” ŝi mortis post du-taga komata stato.

En la tago de ŝia morto ŝi ege laciĝis, kaj estis trafita de meningito, kiu komatigis ŝin je kelkaj minutoj antaŭ siaj lastaj aperigoj sur la prezentada platformo.

La gazeto diris, ke la agentejo kiu kontraktis ŝin ne akiris sanasekuron por la junulino, kaj ĝi devigis ŝin al multaj laborhoroj – ŝi devus labori nur tri horojn semanje. Nun la firmao estas akuzata pri antaŭenigo de sklavlaboro.

Pavel Mikov, kiu estas la civitana defendanto pri homaj rajtoj de la rusa urbo Permjo – kie naskiĝis la manekeno – diris, ke li persone prizorgos la enketadon pri tiu okazaĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog