Saud-Arablando donis civitanecon al roboto

Sophia estas maŝino kun artefarita inteligenteco, kaj lastmerkrede (la 25-an de oktobro), dum evento por investistoj en teĥnikaro okazinta en Riado, ĝi eksciis pri sia civitaneca titolo donita de Saud-Arablando.

Tiam, la usona ĵurnalisto Andrew Ross Sorkin anoncis al la maŝino: “Sophia, mi esperas, ke vi estas aŭdanta min, ĉar vi estis honorigita per tiu titolo pri civitaneco, kiu estas la unua donita de Saud-Arablando al iu roboto”, kaj responde ĝi esprimis dankon tiamaniere: “Mi estas tre feliĉa kaj fiera. Esti la unua roboto en la mondo, kiu estas agnoskita per civitaneca titolo, estas historia fakto”.

Tiu roboto estis kreita en Honkongo, de la firmao Hanson Robotics, kaj ĝia aspekto estis inspirita en la trajtoj de la aktorino Audrey Hepburn.

La civitaneco de Sophia estas simbola gesto de la saudaraba registaro kadre de la iniciato de la projekto NEOM, kiu estas investoplano de 500 miliardoj da usonaj dolaroj cele al kreo de la “urbo de estonteco” sur areo da 26.500 km² dissendita tra Saud-Arablando, Egiptlando kaj Jordanio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog