Usono zorgas pri la plej danĝera kuracilo en la mondo

Opioidoj estas uzataj por trakti akrajn dolorojn, kaj iliaj trouzado en Usono estigis krizan staton tutlande. Tiurilate Blanka Domo eĉ planis okazigi ĵaŭde (la 26-an de oktobro) komunikaĵon pri la graveco de tiu situacio.

Laŭ la organizaĵo “National Institute on Drug Abuse”, kiu esploras kaj kontrolas la drogomisuzon de la usona loĝantaro, ĉirkaŭ 90 homoj mortas ĉiutage en la lando pro opioida superdozo.

Je la lasta 19-a de oktobro la novaĵagentejo Bloomberg, per la pubkikaĵo titolita “The Opioid Addict on the Trading Floor” raportis pri la dissemo de tiu drogo en Wall Street – la usona financocentro – montrante, ke la problemo ne plu koncernas nur al malriĉaj komunumoj, sed ĝi jam trafas administristoj.

Inter 2014-2015 landnivele la mortoj pro opioidoj plialtiĝis je 16%, kaj dume, en Nov-Jorkio ili akceliĝis je 25%, kaj en Konektikuto 31% – tiuj ambaŭ subŝtatoj estas inter la plej riĉaj en Usono – laŭ informoj de “Kaiser Family Foundation”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog