La plej aĝa sektera testudo de la mondo estas samseksema

Jonathan estas 186-jaraĝa vira sektera testudo loĝanta en la insulo Sankta Heleno – dependa teritorio brita en suda Atlantiko – kaj ĉe sia specaro ĝi estas konsiderata la plej aĝa tutmonde. Tie de 26 jaroj ĝi serioze rilatas kun sia kunulino “Frederica”, sed antaŭnelonge scientistoj malkovris, ke vere Frederica estas ankaŭ virtestudo.

Ekde la aĝo 80 jaroj Jonathan ekŝanĝis sian konduton, iĝante malserena kaj agresema, kaj pro tio, sojle de la jaro 1991-a, ties prizorgantoj prezentis al ĝi Frederica. Ekde tiam ili restis kune kaj la kondutproblemoj de Jonathan pliboniĝis.

Pro longa amindumado sen idoj, malgraŭ tio, ke tiu bestoparo nepre pariĝadis mantendimanĉe, la loĝantoj de Sankta Heleno kurioziĝis pri la koncerna kialo, kiu estis fine malkovrita de la scientistoj, okaze de vizito al bestokuracisto fare de Frederica por kuraci vundon ĉe karapaco.

Rimarkinde estas, ke determini la sekson de testudulo estas malfacila tasko, ĉar ĝia peniso lokiĝas ene de la korpo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog