CIA eksigis hundinon, kiu estis rifuzanta flari eksplodaĵojn

En Usono Lulu estas hundino, kiu estis trapasanta trejnadon, fare de CIA (Centra Informokapta Agentejo, angle: Central Intelligence Agency), por trovi eksplodaĵojn, sed ĝi ne plenumis tiun treinandon pro sia seninteresiĝo je la aktivaĵoj.

La trejnistoj dum multaj tagoj vane provis ĉion por lernigi Lulu, kiu estas labradora ĉashundo. “La ĉefa prizorgo de niaj trejnistoj koncernas fizikan kaj mensan sanstaton de niaj hundoj, tial ili decidis, ke por bono de Lulu, ties forigo el la programo estis bezonta”, tion diris CIA.

Je tiaj okazoj la hundo povas estis adoptita de interesatoj, kaj ĝuste iu trejnisto ĝia tion faris pri Lulu, kiu nun feliĉe ludas kune kun infanoj kaj alia hundo de sama raso ĉe korto de familia hejmo.

Tiujn informojn la usona agentejo afiŝis sur sia retejo ĉe Tvitero.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog