Japanlando malkovris grandegan kavernon en Luno

Scientistoj de la japana kosmagentejo malkovris en Luno egan kavernon, kiu povus en estonteco gastigi bazon por protektado de kosmovojaĝistoj kontraŭ radiado kaj subita temperaturoŝanĝo.

Informoj prenitaj el la luna kosmosondilo “Selene” konfirmis ekziston de kaverno 50 kilometroj longa kaj 100 metroj larĝa. Scientistoj kredas, ke ĝi originis pro vulkana aktivado okazinta tie antaŭ ĉirkaŭ 3,5 miliardoj da jaroj.

Tiu malkovro estis publikigita ĵaŭde (la 19-an de oktobro) en la scienca revuo “Geophysical Research Letters”.

Partnere kun la usona kosmagentejo NASA, Tokio planas konstrui en la jaro 2025-a kosmostacion ĉe la luna orbito, kaj trafi Marson per kosmoŝipanoj en 2030.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog