La estonta plej granda flughaveno estas konstruata

Pekino – la ĉina regurbo – prezentis ĉi-semajne bildojn pri konstruata flughaveno, kiu povos esti la plej granda tutmonde je ties malfermo, antaŭvidita por oktobro 2019. Tiu nova flughaveno buĝetita je 12,14 miliardoj da usonaj dolaroj lokiĝas sude de la pekina ĉirkaŭaĵo, en la urbo Daxing.

Tiu grandega flughaveno iĝos la plej granda “flugkompania nabo” – angle “airline hub” ( “aerlinia nabo”), en la lingvaĵo de aviado estas flughaveno, kiun unu aŭ pluraj flugkompanioj uzas kiel alven- kaj forirloko de aparte multaj aerflugoj. Ĝi enhavos sep aviadodromojn, kaj areo da 47 km2.

“Se oni vicigus la pordegojn, tiu vico estus 5-kilometra longa”, tion diris Zhu Wenxin, kiu estas la proparolanto de la projekto.

Komence oni antaŭvidas jaran servadon de 45 milionoj da pasaĝeroj, kaj la flughaveno estis projektita por entute 100 milionoj da uzantoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog