Halovena ornamaĵo instigis krizajn telefonalvokojn

La polico de iu usona distrikto petis al la homoj ĉesi uzadon de la kriztelefono por atentigi pri etendita viro senkapigita de garaĝopordo.

Fakte la sceno pri iu senbraka, senkapa kaj sangmakulita korpo kuŝanta sub pordo de garaĝo ŝajnas sufiĉe reala, sed ĝi estas nur ornamaĵo de Haloveno starigita ĉe domo de la strato Chuck Pike, en la urbo Greeny County, de la usona subŝtato Tenesio.

“Halloween” estas nomo por “Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj” (en la angla, “All Hallow’s Eve” iĝis Halloween), kaj ĝi estas festata la 31-an de oktobro.

Haloveno estas festotago por etaj junuloj, kiuj vestiĝas en kostumoj de monstroj, ekzemple, fantomoj, vampiroj, sorĉistinoj kaj la monstro de Frankenŝtejno, irante vespere al la domoj de najbaroj por frapi la pordon petante dolĉaĵojn.

Usonanoj kutime pretigas siajn domojn kun makabraj ornamaĵoj por Haloveno, kiu staras inter la plej festataj eventoj de la lando. Laŭ la nacia federaĵo pri podetala komerco, pasintjare oni elspezis tie rekordan sumon je 8,4 miliardoj da usonaj dolaroj, kadre de tiu festo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog