Aperas sistemo por internacia komercado sen bezono de dolaro kiel peranto

Vendrede la 13-an de oktobro, surreteje, la rusa internacia novaĵagenteio Sputnik publikis, ke Ĉina Popola Banko anoncis kreon de pagsistemo, kiu ebligas efektivigon de negocoj kaj per juano kaj per rusia rublo, kadre de la komercado inter Ĉinlando kaj Ruslando, ne postulante tiamaniere ajnan transformon aŭ referencon al la usona dolaro.

Per tiu platformo tiuj du landoj povas eviti reciprokajn pagojn per usonaj dolaroj.

Laŭ komunikaĵo de CFETS (angla mallongigo de la ĉina kurzkomerca sistemo) tiu nova sistemo reduktos la riskojn rilate al kurzoj de valutoj kaj plibonigos efikecon de la merkato pri fremda mono.

Samtempe estis anoncita intenco fari la samon al aliaj landoj kadre de la “nova silka vojo”, kiu estas projekto proponita por rekonstrui la historian ekonomian irejon, kiu ligis orientan kaj okcidentan civilizoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog