Artaĵo estis barita de Luvro, kiu taksis ĝin kiel seksaĵo

Prizorgante komentojn kadre de interreto, la famega muzeo Luvro antaŭnelonge baris artaĵon, ĉar ĝia estraro taksis la aferon kiel klaresprima seksaĵo.

Temas pri la ero “Domestikator”, fare de la nederlanda “Atelier Van Lieshout”, kaj ĝi estus ekspoziciita ekde la veonta 19-an de oktobro en la ĝardeno Tuileries de la franca ĉefurbo Parizo, kadre de foiro pri nuntempa arto.

Laŭ la gazeto “Le Monde”, Luvro tiamaniere decidis konsiderante reagojn aperintajn en sociaj retejoj. “Retaj komentoj indikas, ke tiu artaĵo havas brutajn trajtojn; ĝi riskas je miskompreno de la ĝardenaj vizitantoj”, tion skribis la direktoro de Luvro, Jean-Luc Martinez, al la organizantoj de la foiro.

Intervjue al la gazeto “The New York Times” la fondinto de Atelier Van Lieshout, Joep van Lieshout, kritikis tiun decidon: “Muzeu devus esti malferma loko por komunikado. Klarigi artaĵojn estas tasko de muzeoj kaj gazetaro. Tiu ero ne estas sufiĉe klaresprima je sekseca vidpunkto. Ĝi estas naiva abstraktaĵo, ne enhavanta seksorganojn”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog