Bill Gates pentas pri la kombinaĵo “Ctrl + Alt + Del”

La riĉega usonano Bill Gates, kunfondinto de la firmao Mikrosofto, spertas almenaŭ unu penton, kiu koncernas al la areto de klavoj “Control + Alt + Delete”. Tiuj klavoj kune premitaj (tio eblas nur helpe de du manoj) estis alternativa maniero por refunkciigi komputilojn kun operaciumo Vindozo. Nuntempe la ĉefa tasko de tiu kombino de klavoj estas malfermo de fenestro prezentanta diagnozon pri la aktivaĵoj de la komputilo.

Komencis en la jardeko 1980 la historio de tiuj klavoj, en la tempo de IBM-komputioj, sed ĝi populariĝis dum 1990-jaroj kaj 2000-jaroj, per Vindozo. La kreinto de la koncerna kodo, David Bradley, ŝercas: “mi kreis tiun kodon, sed Bill famigis ĝin”.

Tamen, Gates neniam estis ŝatanto de tiu kombino de klavoj, kaj priparolis tion kelkfoje, unue en la jaro 2013-a, kiam taksis la aferon kiel “eraron”, kaj kulpigis la kreinton. Kaj nelonge (la 20-an de septembro, laŭ CNN), la miliardulo esprimis sian opinion pri la klavoj dum prelego kadre de la monda negoca forumo de Bloomberg, denove pentmaniere: “Se mi povus fari etan modifon, mi igus tiun (ctrl + alt + del) nur simpla, ununura klavo”.

Certe je facileco de uzado tia ununura klavo estus pli simpla, sed ankaŭ pli taŭga al akcidenta tuŝo, kompare al tri klavoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog