Firmao rajtigas al dungatoj libertagon pro postebrio

Londona entrepreno de la muziksektoro ofertas al siaj funkciuloj ripozigan libertagon pro postebrio, celante subteni ilin je ĝuado de nokta vivo, per trankvila resanigo en la morgaŭo.

Tiun politikon adoptis la firmao DICE, kun sidejo en la londona kvartalo “Shoreditch”, kaj kies fako estas vendado, per poŝtelelfono, de biletoj al muzikspektakloj.

Post nokta drinkado, la funkciulo devos nur sendi al sia estro, bildsignon pri biero, malsano aŭ muziko, kiel sciigo pri sia foresto en tiu tago. Jare oni rajtas ĝis kvar tagojn da forpermeso pro tiu kialo.

La firmao emas instigi siajn teamanojn plene profitiĝi je ĉiutago de la londona muzikvivo, cele al plialtigo de iliaj konoj pri la metio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog