Bolonjo gajnas fakan parkon, pri manĝaĵo

Venontnovembre Bolonjo, la itala ĉefurfo pri gastronomio, gajnos iun nekutinan allogaĵon: parkon dediĉata al la itala manĝaĵo. Nomata “Eataly World”, tiu parko enhavos pli ol 40 restoraciojn, kaj ĝi disponigos al siaj vizitantoj nekredeblajn spertojn surbaze de nutraĵoj, agrikulturo kaj manlaboraĵo.

Tie ankaŭ eblos partopreni metiejojn pri multe variaj aferoj, kaj aĉetumi ĉe pli ol 100 vendejoj.

Ofte en la parkoj oni pagas prezon de bileto por eniro kun rajto al ĝuado de ĉiuj allogaĵoj. En “Eataly World” malsame estos – la vizitanto pagos individue siajn elektaĵojn, kaj la eniro estos senpaga.

La parko estis konstruita sur areo da 100 mil kvadrataj metroj, kaj malfermos la pordegojn je la 15-a de novembro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog