La plej silenta loko tutmonde

Ekzistas ejo agnoskata de Guinness-libro de rekordoj kiel la plej silenta en la mondo. Ĝi konsistas el sen-eĥa ĉambro kuboforma kun 6,36 metroj da tri-dimensia spaco, kaŝita interne de la konstruaĵo n-ro 87 en la sidejo de la firmao Mikrosofto, ĉe Redmond (antaŭurbo de Seatlo), subŝtato Vaŝingtonio, Usono.

Tiu ĉambro estis konstruita de la teamo de la ingeniero Hundraj Gopal, por helpi je perfektigado de produktoj, kaj en la jaro 2015 ĝi trafis la mondan rekordon pri silento, kiam tiam la fonaj bruoj tie nekredeble statis je intenso da -20,6 decibeloj.

Starante en tiu ĉambro kaj paŭzante la spiradon oni povas aŭskulti la sangofluon interne de la propra korpo, la internan bruon de stomako, la korbatojn kaj eĉ la sonon pri moviĝo de okuloj ene de okulglobo.

Antaŭe al tiu ĉambro de Gopal, en Guinness-libro de rekordoj estis enlistigita kiel la plej silenta loko de la Tero, la sen-eĥan ĉambron de la firmao “Orfield”, en la urbo Mineapolo (Minesoto – Usono), kun bruonivelo je -9,4 decibeloj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog