Nova servo aperis, por partopreni funebron sen forlasi aŭtomobilon

En Japanlando la firmao pri funebraĵoj “Kankon Sosai Aichi Group” ofertas eblecon preĝi al mortintoj ĉe funebroj sen bezono forlasi la aŭtomobilon. Tiu servo aparte utilas al maljunuloj kaj homoj kun limigita moviĝemo.

Jen la procedo: urno por cindroj estas prezentita al la vizitanto, kiu povas resti ene de la aŭtomobilo kaj plenumi la koncernajn taŭgajn gestojn, kiuj estas filmitaj kaj elsenditaj al la ceremonia ĉambro.

La prezidento de la firmao, Masao Ogiwara, pravigas tiun servon, ĉar “foje maljunuloj rifuzas partoprenon en la funebraĵoj ĉar ili bezonas peti helpon por forlasi la aŭton”.

Rapide maljuniĝas la japana loĝantaro, kaj jare la kvanto de mortoj jam superas tiuj de naskiĝoj. En tiu lando la funebraĵa merkato grandas jare je pli ol 1,7 miliardoj da enoj (16,1 miliardoj da usonaj dolaroj).

Alia nova servo nelonge anoncita en tiu sektoro estas robota pastro.

Krome, pro manko da spaco en la urbaj tombejoj, konstruaĵoj estis aranĝitaj por gastigado de la cindroj de mortintoj. La cindrurno estas aŭtomate translokita al altaro, per uzo de magnetkarto kun informoj de la mortinto, kiam vizitanto alvenas tien por preĝi.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog