Aperis ĉokolado nature rozkolora

Ĉi-monate “Barry Callebaut”, kiu estas la ĉefa monda firmao pri aliformigo de kakao, kun sidejo en Svislando, lanĉis en Ĉinlando la rozkoloran ĉokoladon “Ruby”. Tiu novaĵo pri tiu nutraĵo povas esti la unua novigo post 80 jaroj – ekde la kreo de “blanka ĉokolado”, fare de la firmao “Nestle”.

La disvolviĝo de tiu produkto bezonis pli ol 13 jaroj ekde la malkovro de nova tipo de kakao nomata “Ruby”, ĉe laboratorio de la firmao en “Louveers” (departamento de Eure – Franclando), kaj daŭrigo de la esploroj fare de teamoj en metiejoj de Fanclando kaj Belglando.

Malmultaj homoj posedas la sekreton pri fabrikado de la nova rozkolora ĉokolado de Barry Callebaut. Ĝi estas produktata sen aldono de aromigiloj kaj kolorigiloj, kongruante al novaj gustumaj tendencoj. La granoj venas el Ebur-Bordo, Ekvatoro kaj Brazilo.

Laŭ la gazeto “The Guardian” tiu nova ĉokolado aperos en vendejoj de Unuiĝinta Reĝlando post ses monatoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog