Post pli ol jardeko surstrate, “ribelema” domo estis malkonstruita

La esprimo “najlo-domo” estas uzata en Ĉinlando por indiki la rezistadon de domposedanto je akcepto de kompensa monsumo kontraŭ ĝia malkonstruo. “Najlo-domoj” oftas en tiu lando.

Vendrede (la 18-an de septembro) estis malkonstruita iu fama “najlo-domo”, kiu de pli ol 14 jaroj estis malhelpanta la trafikon ĉe avenuo de la urbo Ŝanhajo. Ekde la jaro 2003 ĝiaj loĝantoj rifuzadis lasi la domon, asertante nesufiĉan monkompenson, sed ili finfine konsentis je kompenson de ĉirkaŭ 2,7 milionoj da juanoj.

Laŭ la registara gazetaro la malkonstruado estis efektivigita nokte (frumatene), kaj ĝi bezonis 90 minutojn da laboro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog