Milionula virino malaperinta estis trovita vivante kiel senhejmulo

Lastlunde (la 18-an de septembro) milionula virino, kiu estis konsiderata malaperinta antaŭ du jaroj, estis trovita vivante kiel senhejmulo ĉe placo de la urbo Milano (Itallando). Ŝi estas irandevena brito, 50-jaraĝa, studis en Kembriĝo, scipovas kvar lingvojn kaj nomiĝas Ariane Fuk.

Laŭ la itala gazeto “Corriere della Sera”, Ariane malaperis januare 2016. Malglate ŝi rilatiĝadis kun familio, kiu nur post monatoj notis ŝian foreston, ĉar ŝi kutime estis vojaĝanta dum semajnoj sen kontakti parencojn.

Post malsukceso de la brita polico je serĉado de la virino, ties fratino – Laila – kontraktis italan firmaon por detektivi la aferon, kaj havante nur unu foton de Ariane, ĝi sukcesis trafi ŝin post pli ol ses monatoj da enketado.

Ariane estus suferinta pri mensperturboj ekde la aĝo 20 jaroj, kaj estis prizorgata de la gepatroj ĝis ties mortoj antaŭ kvin jaroj, laŭ la britaj amaskomunikiloj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog