Estigis polemikon aljuĝo de nonpuno al virino kiu urinis publike

Okazintaĵo pri nederlanda virino, kiu akiris monpunon da 90 eŭroj pro urini en paŝvojo urbocentre de Amsterdamo (Nederlando) kaŭzis debaton pri seksismo en tiu lando.

En la ĉefurbo de Nederlando, kun iom pli da 800 mil loĝantoj, ekzistas 35 pisejoj, kontraŭ tri necesujoj por virinoj.

La 23-jaraĝa virino Geerte Piening en la jaro 2015-a, post nokta drinkado ĉe la malkvieta placo Leidseplein, estis trovita de tri policanoj urinante en la urbocentro. Ŝi decidis tion fari ĉar la publika necesujo estis fora je kilometroj, la komerco jam estis fermita, la strato estis kvieta kaj tiam amikoj atentaj estis helpante ŝin. Sed policistoj aperis …

Piening insistis, ke ŝi uzis la paŝvojon kiel la lasta rimedo, kaj reliefigis la pli favorajn kondiĉojn de aliaj eŭropaj ĉefurboj tiurilate. La vira juĝisto diris al ŝi, ke anstataŭ urini publike, ŝi devus esti uzinta la urinejon por viroj.

En sociaj retejoj kelkaj virinoj reagis al tiu konsilo de la juĝisto, kaj fejsbukgrupo estiĝis por instigi la virinojn partopreni proteston venontvendrede (la 22-an de septembro), por provi la sugeston pri uzo de la viraj urinejoj. Pli ol 5.000 homoj jam esprimis emon partopreni la aferon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog