Milano lanĉis projekton por instigi bicikladon

Por festi la eventojn “semajno de la modo 2017” kaj “semajno de la urba moviĝemo”, Milano ofertos, inter la tagoj 20-a kaj 25-a de septembro, du favorajn elekteblecojn por tiu kiu luos biciklon celante rondiri la urbon.

Tiurilare antaŭnelonge la itala urbo Milano subskribis akordon kun MOBIKE, kiu estas programeto por lerta poŝtelefono, por helpi je luado de bicikloj.

Kutime oni pagas tie 50 cendojn da eŭro po 30 minutoj da bicikloluado, sed ĉi-monate en la tagoj 20 ĝis 25 tiu prezo malaltiĝos al 15 cendoj. Krome, en tiu sama periodo, homoj kiuj rilatiĝas al moda sektoro, tiuj rajtos senpagan luadon de bicikloj.

La dua avantaĝo rilatas al festado de la tago de urba moviĝemo, la 22-an de septembro. En tiu tago iu ajn homo rajtos senpage lui biciklon. Por partopreni sufiĉas instali en lerta poŝtelefono la programeton MOBIKE, kaj trovi biciklon en la ĉirkaŭaĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog