Forpasis la virino, kiu ĝis tiam estis la plej aĝa homo tutmonde

Vendrede la 15-an de septembro, je la horo 14:30, mortis en la medicina centro Fairview (urbo Montego Bay – Jamajko) la plej aĝa homo de la mondo, nome la jamajka virino Violet Brown, laŭ la gazeto “Jamaica Observer”.

Violet naskiĝis je la 10-a de marto 1900, kaj aprile 2017 ŝi iĝis la plej aĝa persono pro la morto de la itala virino Emma Morano. Ekde nun la japana virino Nabi Tajima, kiu ankaŭ estas 117-jaraĝa, posedas la titolon pri plej aĝa homo sur terglobo.

La jamajka ĉefministro, Andrew Holness, per tvitero konfirmis tiun novaĵon, kaj kondolencis: “Nia persono plej aĝa tutmonde, sinjorino Violet Mosse-Brown, mortis. Ŝi estis 117-jaraĝa. Restu pace, sinjorino Mosse-Brown”.

Elizabeth Riley kaj John Mosse estis la gepatro de Brown, kaj ambaŭ mortis je sama aĝo – 96 jaroj. Violet kaj sia edzo estis terkulturistoj, vendante siajn produktadojn de sukerkano al la sukera bieno Long Pond, en la paroĥo Trelawny.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog