La ceremonio de Ig-Nobel-premio 2017

Ig-Nobel-premio (el la angla: ignoble = aĉa, hontinda, fia) estas satira, parodia distingo, kiun oni donas ĉe la Universitato Harvard en Kembriĝo antaŭ la transdono de la veraj Nobel-premioj por nekutimaj aŭ ankaŭ por esplorrezultoj, ŝajnantaj momente superfluaj aŭ negravaj aŭ ridindaj. Oni nomas ĝin kelkfoje kiel “Anti-Nobelpremio”.

La ĵurio formiĝas el kunlaborantoj de la scienca humura magazino “Annals of Improbable Research” kaj personoj de la Universitato de Harvard kaj Radcliffe.

Inter la unuaj premiitoj (1991) estis la fizikisto Edward Teller pro la plievoluigo de la hidrogenbomboj. Oni ankaŭ distingis la “Leĝojn de Murphy”.

La dank-“parolo” okaze de la premio-transpreno povas havi maksimume sep vortojn.

Jen la ĉi-jare premiitaj aferoj, kies ceremonio okazis ĵaude, la 14-an de septembro:

Akuŝscienco – hispana invento de eletromagneta sonaparato uzata ene de vagino dum gravedeco por observi reagon de la feto al muziko (Marisa López-Teijón, Álex García-Faura, Alberto Prats-Galino, e Luis Pallarés Aniorte).

Medicino – franca esploro per cerba skanado cele al malkovro de la kialo, ke tiom da homoj ne ŝatas fromaĝon (Jean-Pierre Royet, David Meunier, Nicolas Torquet, Anne-Marie Mouly e Tao Jiang).

Paco – studo pruvis, ke ludado de diĝeriduo, kiu estas la blov-muzikistrumento de aŭstraliaj praloĝantoj, bonefikas kontraŭ dormproblemoj, kiel apneo kaj ronkado (Milo Puhan, Alex Suarez, Christian Lo Cascio, Alfred Zahn, Markus Heitz e Otto Braendli).

Mensoscienco – italaj esploristoj malkovrintaj, ke “identaj ĝemeloj” ne kapablas inter ili sin rekoni sur foto (Matteo Martini, Ilaria Bufalari, Maria Antonietta Stazi, e Salvatore Maria Aglioti).

Ekonomiscienco – aŭstraliana duopo disvolviĝinta kuracadon de dependuloj je hazardludoj – sufiĉas interagi kun krokodilo, ĉar negativa ekcitiĝo prudentigas homojn je vetado (Nancy Greer e Mark Rockloff).

Vivaĵscienco – esploro montris, pri kvar novaj insektospecoj de Brazilo, ke inaj insektoj havas ian penison kaj viraj ian kavaĵon ŝajnanta vaginon (Kazunori Yoshizawa, Rodrigo Ferreira, Yoshitaka Kamimura e Charles Lienhard).

Fortomovoscienco pri fluidaĵoj – korea lerneja esploro observis kafon ene de tason transportita de homo piediranta malantaŭen (Jiwon Han).

Nutroscienco – brazilaj esploristoj konstatis, ke la “vampira vesperto kun harpkovrita kruro” nutriĝas ankaŭ per homa sango, krom birda sango (Fernanda Ito, Enrico Bernard e Rodrigo Torres).

Korpostrukturo – Brita scientistj konkludis, kadre de la studo “kial maljunuloj havas grandajn eksterorelojn?”, ke ili pligrandiĝas kune kun la aĝo (James Heathcote).

Fiziko – franca esploro pri la kapablo de la katoj adaptiĝi je medio, celis respondon al “ĉu la katoj estas solidaj aŭ likvaj”, tamen sen fina konkludo (Marc-Antoine Fardin).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog