Verdikto povos revenigi al la patrolando grandegan smeraldon

“Esmeralda Bahia” (Smeraldo-Baio) estas kruda smeralda ŝtono trovita en la jaro 2001 en la urbo Pindobaçu (subŝtato Baio – Brazilo). Pezante 380 kilogramojn ĝia valoro estis taksata en 372 milionoj da usonaj dolaroj.

Federa Tribunalo en la brazila urbo Kampinaso ĵus kondaminis al ĝis 16 jaroj da malliberigo du homojn, kiuj per falsaj informoj pri enhavo, pezo kaj valoro sukcesis je eksporto al Usono de tiu granda kaj rara multekosta ŝtono.

Krome, la verdikto indikis la perdon de la ŝtono favore al Registaro de Brazilo, kaj internacia jura kunlaboro estos alvokata ĉe Usono cele al revenigo de la smeraldo al ties patrolando.

La usona firmao postulanta la rajton pri la smeraldo rifuzas la version, kiu konsidras la aferon kiel kontrabando. Dume la ŝtono restas sub gardo de la polico de Los-Anĝeleso, en Usono.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog