Leganto redonis libron kun malfruo da 36 jaroj

En Skotlando libro estis redonita de virino al librotenejo post 36 jarojn de la limdato.

Je la 8-a de septembro la librejo “Shetland” afiŝis en interreto foton de tiu libro, kiu estis pruntita la 10-an de oktobro 1981.

Temas pri ekzemplero de “Highland Folk Ways”, verkita de la skota historiisto kaj etnoscientisto “Isabel Frances Grant”. Ĝi estis unuafoje eldonita en la jaro 1961-a, kaj estas klasika libro pri la malnovaj kutimoj, manfaritaĵoj kaj teknikoj de la skotaj montaraj teritorioj.

Laŭ la leganto, kiam ŝi estis puriganta la domon, tiam ŝi trovis la libron, kiu ankoraŭ bonstatas. La uzanto asertis ankaŭ, ke ŝi hontis pro sia forgeso.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog