Ĉasaviadilo F-16 de Usono akcidente falis en Sonora-Dezerto

Marde, la 5-an de septembro, ĉasaviadilo modelo “F-16 Fighting Falcon” de Usona Aerarmeo falis sudoriente de la usona subŝtato Arizono. La departamento de la ŝerifo de la distrikto Graham asertis mardvespere, ke vira piloto mortis tiam.

Tiu akcidento okazis proksimume la 15-an horon kaj 30 minutoj (loka tempo), je ĉirkaŭ 32 kilometroj de la urbo Safford, laŭ la aŭtoritatoj.

La ĉasaviadilo apartenis al la 162-a Alo de Nacia Gardado, kiu situas en la internacia flughaveno de Tusono, kaj utilas por trejnado de pilotoj de tiaj aviadiloj F-16. Nuntempe partoprenas la treinadon ses landoj, inter ili Irako, Nederlando kaj Ĉilio, laŭ informo fare de oficiro al “ABC News”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog