La dana kompanio LEGO maldungos 1400 homojn

Ĉi-marde, la 5-an de septembro, la dana kompanio LEGO, kiu fabrikas plastikajn ludilojn, anoncis ke fortranĉos 8% de sia laborforto, pro malaltigo de vendado en Usono kaj Eŭropo.

En la unua duonjaro la firmao spertis redukton da 5% en la negocoj, kiuj estis 2,3 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj pri la profito, ties redukto konsistis el 3%.

Tutmonde konata pro siaj multkoloraj plastaj eroj, tiu marko multe amplekisigis siajn agadkampojn en la lastaj jaroj, trafante sektorojn kiel komputilaj ludoj, kino, animacioj kaj eĉ iu porinfana amuzparko nome “Legoland”.

Jorgen Vig Knudstorp, kiu estas prezidanto de la firmao, per komunikaĵo diris, ke “la organizo devos iĝi malpli ampleksa ol ĝi estas nun, kaj tiamaniere onia negoco estos simpligita, por celi pli da infanoj”.

Tiu rearanĵo signifas fortranĉon de 1.400 laborpostenoj tra la mondo, ĝis la fino de 2017. Lego nuntempe dungas ĉirkaŭ 18.200 homojn.

Komence ĉi-jare la faka firmao Brand Finance, pri internacia valorigo de markoj, publikigis raporton, kiu citas Legon kiel “la marko plej konata tutmonde”, ĉefe okaze de la komerca sukceso de la filmoj “La Filmo Lego” kaj “LEGO Batman: la Filmo”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog