Junulo solvis magian kubon je malpli ol 5 sekundoj

Kubo de Rubik (ofte “magia kubo”) estas patentita mekanika paciencoludo, kiun eltrovis la hungara RUBIK Ernő kaj kiu populariĝis kaj disvastiĝis en la 1980-aj jaroj. Eĉ ekzistas tutmonda asocio, nome WCA (World Cube Association), por organizi konkursojn pri tiu afero.

Lastsabate, la 2-an de septembro, kadre de la konkurso “Rally in the Valley 2017”, la 15-jaraĝa usona junulo Patrick Ponce sukcesis aranĝi ĉiujn surfacojn laŭ unuecaj koloroj, post nur 4,69 sekundoj, estigante tiameniere la novan mondan rekordon pri tiu evento.

La antaŭan rekordon trafis la aŭstraliano Feliks Zemdegs (4,73 sekundoj). Ili estas “rapid-kubistoj” (spertulo pri rapidega solvado de tiaj kuboj), je la kategorio “rapid-kubumado”.

Jen koncerna filmeto (Patrick Ponce): ligilo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog