Flughaveno de Meksikurbo gajnis kapsulhotelon

En ĉefurbo de Meksiko, ĉe la flughaveno “Benito Juarez”, inaŭĝuriĝis kapsulhotelo, kiu estas malmultekosta opcio al pasaĝeroj vojaĝantaj por kelkatempa engastiĝo.

La kapsulĉambro  mezuras ĉirkaŭ 2 x 1 metrojn, kaj estas 1 metro alta, kiu entute konsistas el du kubmetroj. Interne estas cifereca televido, sendrata interretkonekto, USB-interfacoj por ŝarĝado de aparatoj, monŝranko, spegulo, fajroestingilo kaj lito. Ekstere oni rajtas necesujon, duŝon kaj deponejon por pakaĵoj.

La prezo de loĝado estas ĉirkaŭ 500 meksikaj pesoj (ĉirkaŭ 24 eŭroj). Entute estas 40 individuaj kapsulĉambroj.

La koncepto pri kapsulhotelo ne novas – la unua tia hotelo aperis en la jaro 1979 en Japanlando, kie tiu afero plej oftas.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog