Fraŭlino Unuiĝinta Reĝlando rezignos la kronon

Pro peto pri maldikiĝo, Zoiey Smale (28-jaraĝa), kiu estas la nuna Fraŭlino Unuiĝinta Reĝlando, anoncis, ke ŝi redonos la kronon. Ŝi estis pretiĝanta por partopreni internacian konkurson, sed decidis rezigni la industrion de beleco.

Pasintsemajne per Fejsbuko ŝi raportis pri la afero ĉe la organizantoj: “Post oni petis al mi por maldikiĝi, mi eksiĝis. Kelkaj el vi povas taksi tion kiel malkuraĝo, sed laŭ mi ne decas, ke mia vizaĝo estu kunkuranto je konkurso, kiu mi ne kredas. Mi redonos la kronon, kaj mi deziras bonŝancon al la nova posedanto”, tion ŝi skribis.

“Mi amas min, kaj pro neniu mi ŝanĝiĝos. Mia korpo tenas min de pli ol 20 jaroj, kaj ĝi ebligis al mi karieron pri kiu mi fieras, ĝi donis al mi infanon, kaj plejgrave el ĉio: mia korpo neniam rezignis pri mi”.

Smale asertis, ke ŝi restis ĉe la industrio pri beleco-konkurso dum 10 jaroj, kaj miras, ke ankoraŭ ekzistas konkursoj direktataj nur al junulinoj, kiuj survestas 36.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog