Ferrari konsiderita neekzistanta estis trovita en garaĝo en Japanlando

Nur ununuran unuon de la itala sporta aŭto “Ferrari 365 GTB/4”, kun malpeza aluminia karoserio, estis konstruita kaj vendita por ruli surstrate, krom aŭtodromo, post elstariĝo de tiu modelo en la kuradoj “24 horoj de Daytona” de Florido, Usono.

Tamen tiu ununura modelo restis malaperinta dum preskaŭ kvar jardekoj, tial iĝante mito, kaj eĉ dubo pri ĝia ekzisto ekestis, flanke de fakuloj, ĝis ĝia malkovro en Japanlando.

Tiu raraĵo en 1980 estis aĉetita de Makoto Takai, kiu kaŝis ĝin garaĝe dum la tuta tempo. Ĝia unua posedanto estis la fondinto de la itala revuo “Autosprint”, nome Luciano Conti, kiu aĉetis ĝin nul-kilometra en la jaro 1969, kaj siavice kelkaj aliuloj en Eŭropo posedis ĝin.

Ĝia motoro konsistas el “V12 4,4 litroj”. La tutmonda prezento de tiu modelo okazis en 1968 en la Pariza Salono, kaj la kromnomo “Daytona” venis okaze de konkero de plena podio per tiu Ferrari (1-a, 2-a kaj 3-a pozicioj de la 24-hora kurado).

Ĉirkaŭ 1200 unuoj de tiu modelo estis konstruita inter 1969 kaj 1973, sed nur kvin el aluminio por konkursi en aŭtodromoj, krom tiu ununura raraĵo.

Pasintjunie per ekzameno oni konfirmis tiun eltrovon de la “Ferrari 365 GTB/4 Daytona Berlinetta Alloy by Scaglietti”, kiu estas difektiĝinta pro la tempo. Je tia stato ĝi estos aŭskciita de la firmao “RM Sothebys”, kiu atendas finan proponon inter 5,1 kaj 6,3 milionoj da usonaj dolaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog