Aperis roboto kiu rolas kiel budhisma sacerdoto ĉe funebraj ceremonioj

La ĉarma roboto nomata “Pepper”, de la firmao Softbank, jam enlistigis sur sia vivresumo diversajn rolojn kiel ekzemple kelnero, butikvendisto kaj helpanto de maljunuloj, kaj ekde nun jen plia: budhisma sacerdoto por konduki funebrajn ceremoniojn.

Laŭ informoj de Reuters, la roboto kapablas deklami mantrojn per sia robota voĉo, kaj dume ĝi ludas tamburon. Ĝiaj novaj funkcioj estis prezentitaj ĉe la evento “Life Ending Industry Expo” en la urbo Tokio (Japanlando).

Elpensis la aferon la firmao “Nissei Eco”, pro tia pli kaj pli kreskanta japana loĝantaro, kontraŭ nesufiĉa kvanto da budhismaj monaĥoj por funebraĵoj. Krome, uzo de roboto tiucele estas pli malmultekosta ol kontrakti monaĥon. Laŭ Reuters kontrakti “Pepper-n” kostas 350 usonajn dolarojn, kaj homan monaĥon 2.200.

Tiu robota servo celas klientojn, kiuj koncerne al novigoj estas malfermmensaj, diris la firmao “Nissei Eco”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

 

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog