Subhaŭta bitblato jam identigas funkciulojn en firmao

Teknologia firmao en la subŝtato Viskonsino (Usono) kaptis atenton anoncante uzadon de enplantaĵoj en la korpoj de siaj funkciuloj, anstataŭe al nomŝildoj, ŝlosiloj kaj pasvortoj.

Monaton post tiu anonco, 61 el 80 de la funkciuloj de la firmao “Three Square Market” jam uzas tiun eron, kiu grandas kiel riza greno kaj estas subhaŭte enmetita per injektilo inter la fingroj polekso kaj montrofingro.

La bitblato kvazaŭas strekokodon, kiu ebligas al ciferaj legiloj identigi la nomon, la departamenton kaj eĉ la kreditkart-numeron de la funkciulo, ekzemple por aĉeti ion ĉe manĝetejo de la firmao.

“La aliĝo estis tute volontula. Mi mem surpriziĝis pri tiom da intereso. Certe ĉar ni estas teknologia entrepreno, la teamo glate interesiĝas pri novigoj”, tion al BBC diris Todd Westby, la ĝenerala direktoro de “Three Square Market”, kiu estas konata kiel produktanto de aŭtomataĵ maŝinoj por vendi Koka-kolaon en metrostacidomoj.

Laŭ la kreinto, tiu aparateto povas esti facile kaj rapide forigita, helpate de kuracisto aŭ flegistino.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog