Unuafoje en Ĉinlando virino estas frostigita cele al provo pri reviviĝo en estonteco

La korpo de la virino Zhan Wenlian, kiu mortis pasintmaje en la aĝo 49 jaroj pro pulmkancero, estis frostigita de scientistoj cele al provo pri estonta reviviĝo.

La koncerna projekto, de la firmao Yinfeng Biological Group, partnere kun “Qilu Hospital Shandong University” kaj “Alcor Life Extension Foundation”, ricevis donace la korpon, fare de la vidvo Gui Junmin, kiu asertis ke la paro deziras kontribui tiamaniere al scienco kaj socio.

Junmin diris al la brita gazeto Mirror: “Mi kredas je novaj, emerĝantaj teknologioj, do mi opinias, ke tute eblos revivigi ŝin iam.

Per tekniko de kriogeniko la korpo estis frostigita pro ties imersio en likva nitrogeno, kaj tia ĝi restos ĝis sciencistoj malkovri manieron revivigi ĝin.

Tutmonde ekzistas pli ol 250 homoj tiucele frostigitaj, kaj pli ol 2 mil vivantaj homoj “enviciĝas” dezirante tion fari. Scientistoj estimas, ke post iom pli ol 200 jaroj la homaro jam regos teknikojn por redoni vivon al ili.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog