Virino gajnis la duan plej grandan usonan loterian monpremion

Mavis L. Wanczyk, 53-jaraĝa virino, estas la ununura gajninto de la premio de 758,7 milionoj da usonaj dolaroj el la loterio Powerball. Tiu estas la dua plej granda monpremio en la historio de loterioj en Usono, laŭ la novaĵagenteio Associated Press.

Post ekscii pri sia rajto al la premio, ŝi eksiĝis el sia laborposteno en hospitalo, kiu dungis ŝin dum 30 jaroj.

La biletoj pri la ciferoj elektitaj de Wanczyk, estis registrita en oportuna butiko de la urbo Chicopee (subŝtato Masaĉuseco). Jen ili: 6, 7, 16, 23, 26 kaj la lasta, kiu nomiĝas “Powerball”, estis 4.

Tiu hazardludo simplas: dufoje semajne, el blankaj pilkoj numeritaj de 1 ĝis 69 oni lotumas kvin. Tuj post, el ruĝaj pilkoj numeritaj de 1 ĝis 26, oni lotumas ununuran, kiu estas nomata “Powerball”.

Post imposta rabato ŝi ricevos USD 443 milionojn. Aliaj konkurantoj ankaŭ gajnis premiojn: 6 po USD 2 milionoj, kaj 34 po USD 1 miliono.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog