Firmaoj kontraktataj de NASA pretigas kosmovestojn

Elon Musk, la proprulo de la firmao pri kosma transporto SpaceX (angla mallongigo de “Space Exploration Technologies Corporation”), diskonigis ĉi merkrede, la 23-an de aŭgusto, la unuan foton pri la vestaĵoj uzotaj de la astronaŭtoj en la kosmoŝipoj de sia firmao (Tia blankkolora supre). Laŭ li estis ege malfacile kongrui la funkciojn de la kosmovesto al ties estetiko.

SpaceX estis kontraktata de NASA por disvolvi kosmoŝipojn cele al transportado de astronaŭtoj al Internacia Kosmostacio (angla mallongigo ISS). Ekde 2011, kiam ĝi ĉesigis kosmoflugojn kun astronaŭtoj, NASA sendas ilin al ISS partnere kun Ruslando.

Ankaŭ la firmao Boeing (The Boeing Company) havas similan kontrakton kun NASA, kaj ĝia prototipo de kosmovesto jam estis prezentita januare (Tiu blua supre).

Tiuj firmaoj planas siajn unuajn misiojn kun kosmonaŭtoj en 2018, sed datoj ankoraŭ ne estis anoncitaj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog