Ĉina floto de rapidegaj trajnoj denove iĝos la tutmonda plej rapida

Pro du akcidentoj, kiuj mortigis 40 homojn, de ses jaroj la rapideco de la ĉina trajno “Fuxing” (Rejuniĝo) estas limigita je 300 kilometroj/hore, sed ekde la venonta semajno kelkaj trajnoj rajtos akceliĝi ĝis 350 km/h.

Per tiu pli alta rapideco, la tempodaŭro por la 1.250-kilometra veturado inter la urboj Pekino kaj Ŝanhajo malaltigos je horo kaj duono. Ĝis la 21-an de septembro, sep el la ĉinaj rapidegaj trajnoj ekoperacios per tiu nova rapideco.

La sistemo pri monitorado estis perfektigita kaj la nunaj ekipaĵoj aŭtomate malakceliĝos kaj eĉ haltigos la trajnojn je krizaj situacioj.

Ŝajne modernigo de la fervojoj estas planataj por enkonduko de rapideco ankoraŭ pli alta, ĝis 400 km/h, kaj oni celas pretiĝon de 19.960 km da tiaj fervojoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog