Henao-tatuaĵo kaŭzis permanentajn cikatrojn en knabino

Post restado kune kun sia familio en 4-stela egipta hotelo, kie ŝi faris tatuaĵon el nigra henao, la 7-jaraĝa brita knabino Madison Gulliver spertis viglan kemian brulvundon kaj akiris cikatrojn sur sia brako. Kadre de familiaj feritagoj en la turisma urbo Hurghada, borde de la Ruĝa Maro, la patro, Martin, permesis al ŝi nedefinitivan tatuaĵon ofertata interne de la hotelo.

Reveninte hejmen en Unuiĝinta Reĝlando, post kelkaj tagoj la knabino eksentis jukadon surbrake, kaj haŭtvezikoj ekokupis la lokon de la tatuaĵo. La gepatroj enhospitaligis ŝin, kie la haŭtvezikoj estis fortranĉitaj, kaj flegado de la cikatroj komenciĝis.

Laŭ la kuracistoj de “Hospital Salisbury District”, ŝi bezonos minimume 6-monatan uzadon de prembandaĝo, cele al mildigo de la cikatroj.

Heike Moursy, la estro pri publikaj rilatoj de la hotelo, retpoŝte sendis pardonpeton al la familio, krom informi la decidon ne plu oferti tatuadon per henao al la klientoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog