Forpasis la komediisto Jerry Lewis

Per komunikaĵo la familio Lewis anoncis jene: “La fama komediisto, legenda aktoro Jerry Lewis trankvile mortis hodiaŭ pro naturaj kaŭzoj, kun la aĝo 91 jaroj, siahejme en Las-Vegaso, je ĉeesto de sia familio”.

La aktoro, kiu forpasis en Usono dimanĉmatene, la 20-an de aŭgusto, iĝis fama flanke de sia kunulo Dean Martin, kaj estis simbolo de la kino kaj de la rido.

Kun la artistnomo Jerry Lewis, li elstaris inter la plej popularaj komediistoj en la jardekoj 1950 kaj 1960. Kiel veterano kun pli ol 50 filmoj, per aktorado dum pli ol kvin jardekoj, li influis tutplenan generacion da humoristoj, kiel ekzemple Jim Carrey.

Li ankaŭ jare prezentis, de 1952 ĝis 2011, televidan programon de pluraj horoj, konate kiel teletono (mallongigo de “televida maratono”), kun la celo rikolti monon por la Asocio pri Muskola Distrofio. Tiu agado eĉ enlistigis lin inter la kandidatoj al la Nobel-premio pri paco en la jaro 1977.

Lewis naskiĝis en Usono je la 16-a de marto 1926 en la urbo Newark (Nov-Ĵerzejo), kaj ricevis la oficialan nomon Joseph Levitch.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog