Firmao proponas USD 1 milionon kontraŭ solvo

La usona firmao “The Coca-Cola Company”, kies ĉefa varo estas la karbonata trinkaĵo nomata Koka-kolao (angle Coca-Cola), lanĉis pasintsemajne tutmondan konkurson al scientistoj kaj scivolemuloj celi al solvo de ĝia plej grava defio – trovi surogaton al sukero.

Ŝerĉas la firmao dolĉigilon tia natura, sekura, kun kalorienhavo nula aŭ malalta, kaj enmiksite en trinkaĵoj kaj nutraĵoj ĝi gustu dolĉa samkiel sukerkano.

Sur la retejo de la konkurso nomata “The Coca-Cola Company Sweetener Challenge” la firmao avertas, ke la solvo ne povos rilati al la plantoj “stevio” kaj “Lo Han Guo” (azia planto konata kiel “Frukto de la Monaĥoj”). Ankaŭ la solvo ne povos rilati al plantoj protektataj kaj malpermesataj en iu ajn lando.

Jen la kalendaro de la konkurso:
La 18-an de januaro 2018 – limdato por aliĝo de proponoj.
La 21-an de februaro – anonco de la dek duonfinalistoj.
La 11-an de aprilo – anonco pri la tri finalistoj.
La 3-an de oktobro – anonco de la venkinto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog